La forgesita revolucio de Kartvelujo

Mia prelego je la Londona Esperanto-Klubo – 8 junio 2018.  

Bonan vesperon.

Unue, dankon pro la invito.

Mi ĝojas paroli ĉi tie, je via klubo.

Mi volas danki Renato Corsetti, mian instruiston, por organizi la tradukadon de mia libro, La Eksperimento: La Forgesita Revolucio de Kartvelujo, en Esperanton.

Dankon ankaŭ al mia eldonisto, Vilhelmo Lutermano, pro la tre bela eldono de mia libro.

La Eksperimento rakontas la nekonatan historion de la unua kartvela respubliko, kiu daŭris de 1918 ĝis 1921.

Mi skribis la libron, ĉar, kiel demokrata socialisto, mi volis scii, ĉu ekzistis ekzemploj – en la reala mondo – de demokrataj socialismaj socioj.

Ni havas multajn ekzemplojn de landoj, kiuj nomas sin socialismaj, sed kiuj ne estas.

Ekzemple, Sovetunio. Aŭ Ĉinujo. Aŭ Nord-Koreujo. Aŭ Kubo.

Eĉ Hitler nomis sian ideologion “nacia socialismo”.

Laŭ mia opinio, tiuj landoj estas, aŭ estis, totalismaj diktatoraĵoj.

Se estas demokrataj alternativoj al ili, ni devas trovi ekzemplojn en la historio.

Kiam mi unue komencis labori pri mia libro, antaû tridek jaroj, mi loĝis en Israela kibuco.

La kibuco estis demokrata socialisma eksperimento, sed tre malgranda.

Nur tri procentoj de la loĝantaro de Israelo loĝis en kibucoj.

Mi volis trovi landon kie demokrataj socialistoj regis – kaj kie ili provis krei socialisman socion.

Mi trovis la ekzemplon de Kartvelujo.

Kartvelujo produktis – dum tre mallonga tempo – alternativon al la bolŝevistoj en la formo de demokrata socialisma socio.

La socio, kiun ili kreis, estas la temo de mia libro, kiu nun aperas en Esperanto-eldono.

Mi tre ĝojas, ke la unuaj du tradukoj de ĉi tiu libro el la angla originalo estas en la kartvela kaj en Esperanto.

La historio de la Kartvela Demokrata Respubliko estas kompreneble kartvela rakonto, kaj la apero de eldono en tiu lingvo igos ĝin alirebla por nova generacio en Kartvelujo hodiaû, por kiu ĝi estas tute nekonata rakonto.

Jardekoj da stalinisma regado certigis, ke tia estu la situacio.

Eĉ kvaronjarcento da sendependeco, post la disfalo de Soveta Unio, ne sukcesis revivigi la memoron de la demokrataj socialistoj, kiuj regis Kartvelujon antaŭ ol la Ruĝa Armeo – pro ordono de Stalin – invadis la landon.

Sed temas pri pli ol kartvela rakonto, kaj kiel mia libro klarigas (mi esperas), la socio starigita en Kartvelujo havis universalan signifon.

En mia libro, mi parolas pri ĉi tiuj aspektoj:

* liberaj elektoj – inkluzive de la rajto de virinoj voĉdoni – eĉ antaŭ ol ili povis voĉdoni ĉi tie en Britujo
* mult-partia sistemo, inkluzive de la Komunisma Partio
* libera gazetaro
* sendependaj tribunaloj
* sendependaj sindikatoj – kiuj estas esencaj por libera socio
* potencaj kooperativoj – kiu komencis regi la ekonomion, anstataŭ la libera merkato
* kaj hom-respekta kampara reformo – ne devigita kolektivigo

Ilia konstitucio eble estis la plej progresema iam ajn skribita.

La kartvela respubliko ne estis perfekta socio.

Sed ĝi ne aspiris esti perfekta socio.

La kartvelaj sociaj demokratoj volis krei pli bonan socion – ne perfektan socion.

Kaj ili sukcesis.

Ĝi prezentis, laŭ mi, la alternativon al la leninisma-stalinisma sistemo, kiu estis kreata en Rusujo en la sama periodo.

Anstataŭ unu-partio, ili havis realan demokration.

Anstataŭ kontrolitaj sindikatoj, ili havis verajn kaj sendependajn sindikatojn.

Anstataŭ cenzuro, ili havis liberan paroladon.

Ĉi tio estis, laŭ mia opinio, kion Karl Marx intencis, kiam li skribis pri socialismo.

En 1920, delegacio de socialismaj gvidantoj de la tuta Eŭropo venis viziti Kartvelujon.

Ili inkludis plurajn de la brita laborista partio.

Inter ili estis Ramsay MacDonald, kiu poste iĝis la unua ĉefministro de la Laborista Partio.

Karl Kautsky, kiu estis konata kiel la “Papo de Marksismo”, venis de Germanujo.

Aliaj venis de Francujo kaj Belgujo.

Ili volis montri sian solidarecon kun la kartveloj.

Sed ili ankaŭ venis vidi kiel demokrata socialismo aspektis en la reala mondo.

Ili estis tre impresitaj pri tio, kion ili vidis.

Ethel Snowden, unu el la britaj delegitoj, antaŭe vizitis Rusujon.

Ŝi povis kompari la du sociojn.

Kaj ŝi preferis la kartvelan modelon al la rusa.

Karl Kautsky restis en Kartvelujo dum pluraj monatoj.

Li tiam skribis libron rakontante la historion de la kartvela eksperimento.

Sed tio ĉi okazis tro malfrue.

La Ruĝa Armeo invadis kaj sendependa Kartvelujo jam ne ekzistis.

Tamen, la eksperimento okazis, kaj ĝi estis grava.

Pro tiu universala signifo mi ĝojas, ke mia libro nun aperas en universala lingvo.

Mi esperas, ke tio havos la sekvon, ke multaj pliaj homoj scios pri tio, kion mi nomas “La forgesita revolucio de Kartvelujo.”

Dankon!

Por aĉeti la libron, kliku ĉi tie